Hodiaŭ (la 7-an de majo) okazos la Eŭrovizia duonfinalo de Bambie Thug. Voĉdonu ne nur por nia kroata kat-amanto, sed ankaŭ por nia sorĉistipo! La nepoj vin benos
Lastatempe multaj esperantistoj (du — du apartaj — homoj!!) parolas pri Eŭrovizio, kaj en tio ankaŭ mi volas partopreni. Tial mi esperantigis la, laŭ mi, plej interesan kanton en la ĉi-jara konkurso: tiun de Irlando. Jen (kredeble) kantebla, espereble almenaŭ iom kontentiga traduko de "Doomsday Blue" (de Bambie Thug):
youtube
Avada Kedavra: detruon al vi!
De sento mava ne eblas evit'.
Arkana lang' anoncas pri malben':
Ke ĉiu bela samlitan'
Glitu al vi nun el la man',
Ke mortu ĉiu via plan' pri ĝoj'!
Ve, ve…
Al via viv' de mensog'!
Ve, ve…
Al via vid' de arog'!
Ve, ve…
Al via viv' de mensog'!
Ve, ve…
Sed ja pli plaĉas al vi stel' ol la lun'.
Sed ja tro alte mi taksadas vin nun.
Kun vi — nur inkuboj en dorm'!
En min sinkas mondfina morn'.
Ve, ve…
Al via viv' de mensog'!
Ve, ve…
Al via viv' de mensog'!
Avada Kedavra: ĉi pensoj en kap',
La lokoj tuŝataj sub la litdrap',
Vizioj de vi kaj ĉiu silab' — jam eks!
Subtere batas mia kor',
Kaj ligas vin ĉi tig' de flor'!
En dorm' vin trafos la sonor'!

Nur ĉi amon de vi mi petegus,
Se vi al mi degnus, vi…
Vi en brakum' lulade min flegus,
Sed en nia danco
Vidiĝus nuanco de morn',
Mondfina morn'!
Kompreneble, Esperanto kaj la angla nuntempe ne ĝuas tre amikan rilaton, sed iam tiu lingvo estis fonto de inspiro por la juna Zamenhof:
"Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en la infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5a klaso de la gimnazio, mi komencis ellerni la lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝadi al mia revo." (el letero de Zamenhof, citita en Historio de la Lingvo Esperanto de Edmond Privat, unua volumo, pĝ. 24-25)
Mi promesas baldaŭ reokupiĝi ankaŭ pri ne-ludaj aferoj, sed, uloj, mi finfine sukcesis krei enigmon ne tro diablan! Provu trovi la kvar grupojn de po kvar vortoj: https://connections.swellgarfo.com/game/-NqcKaGIXjSeRvilGoJ5
O kej, ĉi tiu enigmo estas pli bone strukturita kaj malpli trompa (krom se vi emas mislegi vortojn): https://connections.swellgarfo.com/game/-NqZEBLNaJ8fdZr7azQ5
La subaj vortoj apartenas al kvar apartaj grupoj (ĉiu pli specifa ol "5-literaj vortoj", "adjektivoj" ktp). Ĉu vi povas trovi la interligojn? Jen enigmo laŭ la stilo de "Connections" de The New York Times, sed mi timas, ke mi faris ĝin miloble tro malfacila: https://connections.swellgarfo.com/game/-NqYQH9aGJN0YKiASEH9