Tumgik
#Historio de la Lingvo Esperanto
Text
Kompreneble, Esperanto kaj la angla nuntempe ne ĝuas tre amikan rilaton, sed iam tiu lingvo estis fonto de inspiro por la juna Zamenhof:
"Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en la infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5a klaso de la gimnazio, mi komencis ellerni la lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝadi al mia revo." (el letero de Zamenhof, citita en Historio de la Lingvo Esperanto de Edmond Privat, unua volumo, pĝ. 24-25)
4 notes · View notes
mahxiac0korako · 1 year
Text
Mi estas aljo, mi estas unu el la alimonduloj kiuj venis al tero de kion nomas homaj teranoj la Cigna konstelacio dum la granda eskapo de mia popolo de stelenfaliĝo de nia planedo kaŭzita de vaganta planedo. Mia speco nomiĝas beoko.
Kiam mi venis al tero mi decidis lerni tre disvastigitan lingvon sed ankaŭ ne tro parolata kun la lingvo de la regiono en kiu mi loĝas nun ekde mia alveno. Kial? Mi estas strangema tiel. La lingvo Esperanto.
Kvankam teranoj plejparte akceptis nian alvenon kaj la teknologiojn kiujn ni alportas iuj homoj malamas mian popolon pro nia alveni al tero. Kial mi iom komprenas ĉar mia specio ankaŭ havas historion de rasismo Inter la specoj.
Unu fojo mi estis ĉe kafejo, kiu havas trinkaĵojn por homoj kaj beokoj, kun homa esperanta amiko. mi rakontis al li pri legendoj de mia popolo.
Homa virino de malsama homspeco de mia amiko alproksimiĝis al ni kaj komencis krii al mi malagrablaĵojn kiujn mi aŭdis antaŭe. Mi mem emas al pacifismo do restis tiom trankvila kiel mi povis. Mia amiko tamen reciprokis ŝian koleron kun unu frazo en la regiona lingvo kiu esperantigita estas "Evidente vi ne bone atentis dum historia klaso en lernejo vi...." Ŝi tuj silentiĝis. Sed kio estis tiu lasta vorto? mi tiam sciis ne sufiĉe da vortoj en la regiona lingvo. La mieno de la homino ekŝanĝiĝis post ŝi aŭdis tiun lastan vorton, ŝi ŝajnis ŝokita kaj embarasita kaj post momento ŝi forkuris. Mi miris ĉu mi povas uzi tiun vorton por silentigi homojn estontece? Mi demandis al mia amiko "kiu estis tiu lasta kiun vi uzis?" Li embarasiĝis "Nu, pli bonas ke oni ne uzu tiun vorton" kaj iom honte post paŭzo li agnoskis ke ĝi estas insulto kontraŭ ŝia homspeco de tempo kiam ili estis premitaj de alia homspeco. Tiam mi fariĝis ŝokita. "Kara, kiel vi povus tiel fari? Tia barbarismo kontraŭ aliulo....vi, esperantisto, scias la potencon de vortoj por fari bonon kaj malbonon."
"Estis por instrui al ŝi lecionon" li respondis, per maniero kiu evidentigis ke li provis pravigi sian agaĉon. Mi demandis "kiu leciono lerneblas de tio?"
"Nu, mi esperas ke ŝi pensos pri la historio kaj vidos ke estas stulte malami vin ĉar vi malsamas kiel antaŭe ŝia popolo estis malamata por esti malsama."
"Mi esperas ke tiel okazos aŭ eble vi nur aldonis al la problemo."
"eble, ĉu vi povas pardoni min?"
"ne estas mi de kiu vi devus peti pardonon, kara."
"vi pravas."
Mia amiko tre kuraĝe stariĝis kaj iris trovi la virinon kaj pardonpeti sed en la homamaso de la urbo li ne trovis ŝin. Eble lia "leciono" funkciis, eble ne.
3 notes · View notes
Text
Fortranĉi ĉiujn, kiuj provas diri, ke la situacio en Gazao ne rilatas al Esperanto, ke mi ne ligu tion, kio okazas en Gazao, al la holokaŭsto, al Esperanto:
Ĉu ne ĉi tio temas pri esperantismo? Malhelpi tiajn abomenaĵojn? Por kreskigi universalan fratecon per komuna dua lingvo? Ĉu la infanoj de Zamenhof ne mortis al la nazioj?
Hodiaŭ. Nun. Ni povas elparoli. Ni povas vivi niajn valorojn per niaj faroj, por paroli kontraŭ hororoj kaj morto. Diri, ke neniu sanga glavo forigos nin de nia kuraĝo kaj zorgo pri ĉiuj homoj.
Jen mia faro. Mi ne devas rigardi for. Mi ne povas ignori ĉi tion, kaj pro la senkulpuloj, kiuj mortas pro usonaj faritaj bomboj, kaj tiuj kiel mi mem, kiujn aliaj vidus morti se la mondo nun rigardas for. Ĉi tio ne estas teoria timo. Ĝi estas racia timo, bazita sur persona sperto, historio kaj sintenoj nun en Usono.
Mi estas Pagano, viĉano (Wiccan). Mi estas nebinara genro. Mi estas aŭtisma kaj handikapita. Mi estas per neceso kaj inklino kontraŭfaŝisto. Genocido influas min, mi estis objekto de mokado kaj antaŭjuĝo, same kiel malamo. Mia samranga viĉano najbaro estis fajrobombita pro ŝia fido al la usona sudo. Ĝi povas okazi ĉi tie. Kion mi povas fari krom elparoli? Ĉu mi kuraĝigu la malaminulojn daŭrigi iliajn farojn en silenta kunkulpeco?
Ne. Neniam. Neniam plu!
Mi parolos kontraŭ tiranoj, kontraŭ supremacistoj, kontraŭ eventualaj amasmurdistoj.
Ĉesu la perforton! Batalu ĝin! Savu kiun vi povas! Konservu kion vi povas! Se vi povas iri, faru tion! Se vi ne povas, sendu monon kaj donacu ĝin al bonfaradoj sendantaj helpon kaj evakuantaj homojn! Se vi ne povas, parolu kun viaj elektitoj! Parolu al viaj najbaroj pri la hororoj! Parolu publike! Parolu en sociaj retoj!
Kaj neniam, neniam rezignu! Homoj mortas! Hororoj okazas nun! Ne rezignu! La palestina popolo ne havas la elekton ignori tion!
Tenu la lumon viva.
0 notes
Text
Esperanto writing practice 1
Source for question: https://relearnalanguage.com/language-exchange-topics-vocabulary-builders/
How do you define a “heritage speaker”? What are the limits of what a heritage speaker is or isn’t?
Kiel vi definas "heredparolanto*"? Kiaj estas la limoj de kiu estas aŭ ne estas "heredparolanto"?
Laŭ mi, heredparolanto referas al personoj, kiuj komencis akiri denaskan lingvon en la infaneco, sed kiuj poste parte forgesis la lingvon (sed ne tute) pro manko da uzo, aŭ kiuj neniam komplete akiris la lingvon. Heredparolantoj normale parolas alian lingvon krom la heredlingvo, kaj la alia estas la plej uzata en ilia sociala medio.
Mi pensas, ke homoj, kiuj neniam parolis nek komprenis lingvon, ne povas esti heredparolantoj de ĝi. Mi pensas, ke devas esti ankaŭ vorto por homoj, kies prauloj parolis lingvon, sed kies lingvo estis forprenita de ili. Estas konfuze, ke "heredo" referas al la familia historio de personoj, sed al la lingva estanteco de la homo. Sed lingvaj, kiuj rilatas al la pasinteco eble devus esti nomitaj "kulturaj lingvoj" aŭ tiuspeca nomo, por diferencigi inter parolantaj kaj neniamparolantaj. Ankaŭ heredkomprenantoj estus bona vorto por tiuj, kiuj ne parolas heredan lingvon kvankam ili komprenas ĝin.
Ekzemple, mi estas "heritage speaker" de la ĉeĥa: mi parolas ĝin ekde mi estis infano, kaj ĉiam parolis kaj ĝin kaj la anglan kun mia familio. Tamen mi loĝas en Usono, kaj post mia frua infaneco mi iris al angleparolanta lernejo. Tuj post mi aliris la lernejon, mi komencis paroli pli en la angla ol en la ĉeĥa. Nun, post multaj jaroj, mi parolas la ĉeĥan, sed kun neoftaj (mi esperas) eraroj en mia gramatiko -- do, ne kiel denaskulo, tamen ankaŭ ne kiel lernanto. Mi ne estas "heritage speaker" de la hispana nek la germana, kvankam mi jam multajn jarojn lernas ilin -- mi ne akiris ilin dum mia infaneco, kaj neniam denaske komprenis ilian gramatikon. Mi ankaŭ ne estas "heritage speaker" de la jidan, kvankam miaj praprageavoj parolis ĝin: laŭ mi, "heritage speaker" referas al iu, kiu iam parolis la "heritage" lingvon, ne al iu, kiu descends(??) de personoj, kiuj ĝin parolis.
*I came up with this term on my own, however the Esperanto term for a heritage language is hereda lingvo
1 note · View note
verdacharmo · 7 years
Text
La vortoj de l' sorĉismo, parto 1
Se ĝi estas la unua fojo ke vi aproksimiĝas la magion kaj la tuta idearo pri tio ĉi, kaj ankaŭ ĝi estas la unua fojo ke vi farantas ĝin esperante, eble vi starus en mia sama posicio, domandante al vi mem kiel ni diras aferoj pri ĉarmoj aŭ magio laŭ la vortaro esperanta?
Tiam ni parolas pri la magio kaj la ĉarmoj per uzo de nia denaska lingvo, ni kompreneble ne havas ajn problemon en la scio de tiajn ĉi vortojn uzeblaj por eksprimi niajn sentojn. Sed se ni devas fari tion esperante, kaj ni farantas ĝin unufoje, kiel povas ni diri tiujn pensojn al la geĉarmistojn aŭskultante? Ĉiu scias kiel Esperanto estas konsiderata riĉa lingvo kaj certe ĝi ne havas problemojn en la eksprimado de la ideoj pri la magio kaj ĝia mondo. Por tio, mi pensis skribi ion en Verda Ĉarmo por ke vi povu jam lerni ion pri tiuj vortoj ke tre eble vi necesos kiam vi parolontas kun aliaj homoj el la sorĉismo.
Mi esperas ke jena artikolo povu esti helpa por vi tiumomente necesa estos paroli kun samideano magia.
Nun, ni bone komencu kun la ĝeneralj vortoj pri la movado magia:
SORĈISMO: ĝi estas la tradicia vorto por la tuto de ritoj kaj praktikoj magiaj ke la homaro ĉiam uzis ekde la komenco de nia historio. Notu ege bone, ke ĉi vorto normale povus ankaŭ esti disigita en du aliaj kategorioj, kiuj estas la NOVSORĈISMO (la adapto de la malnova ŝorcismo per moderna interpreto de la malvovaj ideoj aŭ tute la naskiĝo de novaj manieroj de plenumi la magion laŭ la ĉiutaga vizio de la sorĉarto) kaj la TRADICIA SORĈISMO ke provas plej eble uzi la magio tiel kiel ĝi alvenis al ni tra la jarcentoj. Multaj gesorĉistoj ankaŭ alvokas gediojn, spiritojn aŭ similajn por doni pli forton al la magio mem. Alivorto por tio estas SORĈARTO.
MAGIO RITA: Ĉi kategorio de praktikoj ofte ankaŭ nomiĝita nome MAGIO SALOMONA (el la reĝo Salomono kiu laŭ la legendo estis plej potenca magiisto el Israelo) estas ankaŭ tre tradicia, ĉar siaj uzantoj daŭre uzas la samajn ritojn kiuj elvenas de la Mezepoko ĝis niaj tagoj. Se vi domandas kia diferenco estus inter Sorĉismo kaj Magio Rita, ĝi estas tion ĉi: la unua estis la arto de la saĝuloj loĝanta en la kamparoj aŭ la urbetoj, ke por fari ĉarmojn uzis herbojn, ŝnurojn kaj aliaj materialojn facile troveblaj dome aŭ en la natureco. La dua necesis de instrumentoj kaj aliaj iloj tre kostaj, kun ritoj vere malsimplaj kaj la magiistoj devis sekvi rigide. Alia granda malsameco estas la kotumo de ritaj magiistoj en la alvokaĵo de spiritoj aŭ demonoj por ke ili plenumu la dezirojn de la magiisto.
ĤAOSMAGIO: Moderna magia tradicio kiu naskiĝis dum la XX jarcento, kiu forte kredas je la ideo ke Kredado estas instrumento de la magiisto mem. Se vi kredas je la spirito de iu romano aŭ vidoludo vi povas uzi ĝin por via magio, ĉar via kredado faros tion reala kaj efika metodo. Ĥaosmagiistoj normale diras ke ni elektas kiaj metodoj funkcigi. Ene ĉi kategorio estas aliaj subkategorioj ankaŭ, sed por ĝi mi pensis fari alian artikolon do ni ne pensas pri tio nun.
AŬGURADO: la aro de teknikoj por legi la eventojn estantajn kaj estontajn, kiel ankaŭ tiujn eventojn estintajn. Mi faros alian artikolon por ĉi subjekto ĉar estas plure da metodoj en ĉi temo, kaj ĉiu gesorĉistoj preferas unu aŭ la alian.
POPMAGIO: simila al la ĥaosmagio kies ĝi estas ido la Popmagio uzas tiujn figurojn el romanoj, televidaj serioj ktp aŭ iliajn ideojn pri magio aŭ diecoj k.a. kiel fonto de ispiracio kaj tiel ili estus verege realaj magiaj spiritoj aŭ gedioj.
VIKO: Estas ĝi religio pagana moderna, kiu ankaŭ uzas la magiojn kaj normale la vikanoj kredas je diino kaj dio iumaniere. Estas multe da tradicioj vikanaj kun malsamaj ideoj pri la funkcio magia aŭ la interpreto de la gedioj. Vikanoj nomiĝas ilin ankaŭ gesorĉistoj ĉar ili kredas je la magio sed notu bonege ke ne la tutaj gesorĉistoj estas vikanoj kaj inverse. Kaj notu ankaŭ ke la tutaj paganoj ne necese estas konsideritaj magiistoj ĉar la paganismo havas multajn tradiciojn kaj nur kelkaj inter ili uzas aktive la magian scion.
Nune tio estas ĉio, mi esperas vi ŝatu ĝin, kaj baldaŭ mi skribos pri la dua parto de ĉi temo kie mi parolos pri la vortoj ke ni uzas por indiki la kategoriojn de tiuj homoj ke magion uzas.
1 note · View note
nurknabo · 3 years
Text
Esperanto kaj sia genitiva kazo
Hmmm, ne, fakte Esperanto ne havas genitivan deklinacion. Ĝia sola deklinacio estas la akuzativo. Pri kio mi parolos estas, efektive, io kreita de mi. Mi neniam vidis iun parolante pri ĝi. Certe estis aŭ estas iu kiu jam rimarkis ĝin, tamen mi kredas ke ĝi ne estas tro ofta.
La tabelvortoj havas la finaĵon -es, kiu signifas "aparteno". Nu imagu ni uzi ĉi finaĵon en substantivojn, kreante do genitivan kazon. Rezultas ke ĝi estas kontraŭ la Fundamento, uzi ĉi tiun kaj la aliajn finaĵojn kun ne-tabelvortoj. Tamen, ĉar kion mi faras ĉi tie estas hipoteza situacio kaj mi ne proponas ŝanĝojn, tiam ni povas paroli pri ĝi. Ludu ni kun la lingvo.
Do, kiel ĝi funckius? Radiko + -es. Kaj ĝi validas por ambaŭ nomoj de aferoj kaj nomoj de homoj.
La koloro ĉambres estas blua.
La domo Adames ne estas malproksima.
Kaj se estas a-vortoj?
Ĝi ankaŭ dekliniĝas:
Ambaŭ vidis la altecon grandes montes.
Ĉiuj sciis ke tiu ĉapelo estas malbones maljunules.
Se la vorto estas plurala
Fakte, ne ekzistas plurala formo de ĝi. Unue mi pensis ke ĝi ne estus necesa, same kiel la tabelvortoj, sed mi rimarkis ke vere povus ekzisti problemoj. Oni povas ne scii ĉu ĝi estas singulara aŭ ne. Kion mi pensis do estas uzi "j", kiel ni uzas ĉiam, en la fino vortes. Uzante la frazon kiun mi uzis supre:
Kaj ĝi validas ambaŭ por nomoj aferesj kaj nomoj homesj.
La patro infanesj ne estas li. (Jen kazo kie povas esti ambigueco sen "j", eĉ kun kunteksto)
Ŝi rigardis la radojn miesj biciklesj.
La prononco ja estas... interesa, mi pensas.
Mi konsideris meti "j" inter "e" kaj "s", sed aperas problemo: la prononco estas preskaŭ (se ne ekzakte) la samo. Mi ne vidas multan diferencon inter "homes" kaj "homejs", eĉ pli konsiderante parolatan konversacion.
Mi ankaŭ pensis pri la uzo de artikolo, ĉar oni eble ne scius ĉu ĝi traktas pri defina aŭ nedifina afero. Samtempe, mi trovas stranga frazon kun ĝi, kvazaŭ mi estus miksante du malkonektitajn aferojn.
La vivo la gepatresj estas bona. (Sen "la", oni eble ne komprenus ĉu estas parolata pri la vivo de gepatroj ĝenerale aŭ pri specifaj gepatroj)
Sed, ĉar vere povas esti ambigueco, se ne estas artikolo, la uzo de ĝi devas okazi.
Sube du tekstoj de Vikipedio pri etimologio, unu en normala Esperanto kaj la alia kun la genitiva kazo:
Etimologio aŭ vortdeveno estas scienco pri la etimo (deveno aŭ pra-senco) kaj evoluo de vortoj kaj ties formoj, signifoj kaj uzateco en diversaj lingvoj. Ĝi estas la studo de la origino kaj de la evoluo de la vortoj, de ilia historio kaj de la probablaj ŝanĝoj de ilia signifo.
Etimologio aŭ vortdeveno estas scienco pri la etimo (deveno aŭ pra-senco) kaj evoluo vortesj kaj ties formoj, signifoj kaj uzateco en diversaj lingvoj. Ĝi estas la studo origines kaj evolues vortesj, ilies historio kaj probablesj ŝanĝesj ilies signifo.
Rimarku ke mi ne uzis la artikolon antaŭ la genitivo, ĉar ĉi-kaze estis klare kio estis parolita. "Ties" ne pluraliĝis ĉar ĝi estas tabelvorto. Pluraligante gin, necesos pluraligi la aliajn ankaŭ, kio mi kredas esti nenecese.
Legante ĉi tekston ni povas scii kial Esperanto ne havas genitivan kazon: ĝi ne estas tiel facila. Se onia denaska lingvo ne havas genitivan kazon, aŭ oni ne scipovas lingvon kiu havas ĝin, oni certe havus problemojn. Ĉar Esperanto estis kreita por esti simpla, la foresto de ĝi estas tute komprenebla.
Nu, ĉi tio estis la genitiva kazo. Kion vi pensas pri ĝi? Mi vere trovus mojose skribi aŭ paroli uzante ĝin, eĉ sciante ke ĝi estas tute malĝusta.
1 note · View note
emptyage79 · 6 years
Text
Tweeted
Mi eklernis Esperanton antaŭ tri monatoj. Mi amas la lingvon. Nun mi legas 'Ponto el Vortoj' de Esther Schor. La libro estas bela historio de la lingvo. Sed mi legas ĝin en la angla. #Esperanto
— Dr. Harden (@HardenPSY101) December 19, 2017
0 notes